Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Ankoraŭ E-mito
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic3829.html
Страница 1 из 1

Автор:  P.Fisxo [ Вт янв 16, 2007 15:15 pm ]
Заголовок сообщения:  Ankoraŭ E-mito

Dum iuj el lastaj tagoj mi disputis pri Eo kaj oni min demandis pri literaturo. Certe mi diris, ke ni havas riĉan literaturon. Poste mi rememoris mian bibliotekon kaj iom rakontis pri la libroj.
Sole pri kio mi selentis - eldonkvantoj.
Imagu, niaj libroj nun estas eldonataj po 300 (rare po 500) ekzempleroj. Mi opinias, ke tio estas nia malgloro. Des pli sur fono de niaj rakontoj pri milionoj de esperantistoj.
:cry::cry::cry::cry::cry::cry::cry::cry:

Автор:  Wolliger Mensch [ Вт янв 16, 2007 16:25 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Ankoraŭ E-mito

P.Fiŝo писал(а):
Des pli sur fono de niaj rakontoj pri milionoj de esperantistoj.

Do vi ne rakontu pri la milionoj, kaj la konscienco ne suferigos vin. ;)

Автор:  Maksimo [ Вт янв 16, 2007 17:14 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Ankoraŭ E-mito

Wolliger Mensch писал(а):
P.Fiŝo писал(а):
Des pli sur fono de niaj rakontoj pri milionoj de esperantistoj.

Do vi ne rakontu pri la milionoj, kaj la konscienco ne suferigos vin. ;)

Estas bona rekomendo lmo.
Kalkuli kiel esperantistoj ĉiujn iam legintajn la gramatikon ne estas honeste.
La eldonkvantoj, la abonantaro de la revuoj demonstras pli malpli la veran nombron da nunuaj aktivaj esperantistoj.
Ĝin, certe, eblas kelkdekobligi, se konsideri multajn lingvoposedantojn kiuj ne uzas aktive la lingvon en nunaj cirkonstancoj sed kiuj estas nemalbon- sciantaj la lingvon (ili ne sukcesis en la vivo trovi personan kialon por lingvouzado, restis ne sciantaj kiel utiligi la lingvokonon). Se elpensi iun grandan eventon por Esperanto, do la ĉiuj kaŝitaj esperantistoj certe aperas por mirigegi nin :)
Ĉu vi aŭdis iam pri la suma nombro da la lernintoj en Ĉeboksari, ekzemple? Mi eĉ ne povis memorfiksi la nombron pro tiama mirego...
Ĉi iu memorigos?

Автор:  Slavik [ Пт янв 19, 2007 3:54 am ]
Заголовок сообщения:  Re: Ankoraŭ E-mito

Maksimo писал(а):
La eldonkvantoj, la abonantaro de la revuoj demonstras pli malpli la veran nombron da nunuaj aktivaj esperantistoj.
Ĝin, certe, eblas kelkdekobligi, ...

Ĝin certe necesas n-obligi, ĉar homoj ja preferas legi en sia plej bone regata skriba lingvo. En mia kazo estas la rusa, mi preferas legi en ĝi. En Esperanto mi aĉetas nur ion specifan, kion mi ne povas legi ruse aŭ kio haveblas nur en Esperanto aŭ kio estas originale verkita en Eo.

Lingvoj en la lokaj lingvoj de Rusio tre bone ilustras la saman tendencon: homoj en Osetio preferas legi ruse, ĉar la rusa estas por plejparto la plej bone regata skriba lingvo, lingvo de edukado ks. Do la lingvo kun duonmiliono da parolantoj havas la samajn eldonkvantojn de la libroj: po 200-1000 (kaj certe estas eĉ pli malvasta temaro, ol en la kazo de Esperanto; ĉefe lokaj historiaĵoj — historio de certa vilaĝo aŭ de certa familio — kaj folklorecaj beletraĵoj).

Multaj homoj uzas la lingvon nur dum la aranĝoj aŭ ankaŭ inter la aranĝoj, sed nur por retumado kaj movadumado (preparado de diversaj eventoj ks.) — ofte ili havas du-tri E-librojn hejme, kaj ankaŭ tiuj estas de iu hereditaj aŭ donacitaj.

En tiuj kondiĉoj la eldonkvantoj montras nenion. Kvankam iel ajn tiuj kvantoj restas hontaj kaj ridindaj.

Cetere, ankaŭ bonaj ruslingvaj libroj lastatempe neofte estas eldonataj per la kvanto pli ol 2-5 mil (se ne temas pri iuj popularegaj beletraĵoj). Ekz., libroj pri lingvistiko ks. ofte aperas precize po 300-500.

Do ne vere temas pri mito ĉi-foje.

Автор:  Glebo Malica [ Пт янв 19, 2007 4:56 am ]
Заголовок сообщения: 

En Litovio AJNA libro rare superas 500 kopiojn... do, normale...

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/