Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Literatura konkurso Liro-2007
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic4044.html
Страница 1 из 1

Автор:  Slavik [ Вс апр 29, 2007 23:53 pm ]
Заголовок сообщения:  Literatura konkurso Liro-2007

La renoma internacia magazino La Ondo de Esperanto, redaktata en Rusio kaj presata en Pollando, denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro.

Liro-2007 havas kvin branĉojn:

1. Originala prozo
2. Originala poezio
3. Traduka poezio: Poemoj de Saŝa Ĉjornyj (Aleksandr Glikberg), okaze de lia 75a mortodato
4. Traduka prozo (el la rusa lingvo): Аптекарша de Anton Ĉeĥov
5. Traduka prozo (el la angla): Eveline de James Joyce (el novelaro Dubliners)

En la branĉoj 1–3 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, abon. jaŝĉik 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 15a de oktobro 2007.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Pli detale ĉe: http://www.esperanto.org/Ondo/Liro2007.htm

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/