Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

DrWeb en Esperanto
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic4215.html
Страница 1 из 1

Автор:  Valentin_Melnikov [ Чт июл 12, 2007 18:24 pm ]
Заголовок сообщения:  DrWeb en Esperanto

Konata rusia firmao, produktanta antivirusilon Dr. Web, i.a. disponigas al la dezirantoj senpagan version, nomatan Dr.Web Skanilo (Dr. Web CureIt!).
Tiu skanilo i.a. havas elekteblan E-an interfacon . Pri tio, kiu tradukis la programon Esperanten, en la programo mem indikoj mankas.

La programo estas elŝutebla de ĉi tie: http://www.drweb.ru/download/1028/
(ĉ. 6.6 Mb)

Автор:  AG [ Чт июл 12, 2007 22:30 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: DrWeb en Esperanto

Valentin_Melnikov писал(а):
Konata rusia firmao, produktanta antivirusilon Dr. Web, i.a. disponigas al la dezirantoj senpagan version, nomatan Dr.Web Skanilo (Dr. Web CureIt!).
Tiu skanilo i.a. havas elekteblan E-an interfacon . Pri tio, kiu tradukis la programon Esperanten, en la programo mem indikoj mankas.

La programo estas elŝutebla de ĉi tie: http://www.drweb.ru/download/1028/
(ĉ. 6.6 Mb)


Amuze... La teksto estas tute senŝanĝe transprenita el mia informo en "esperanto-rus-informoj", sed mankas ia indiko pri tio... Aĥ, ne, ja estas ŝanĝo - forviŝita la frazo, ke mi ne trovis la nomon de la tradukinto en la programo mem...

Автор:  Slavik [ Пт июл 13, 2007 0:37 am ]
Заголовок сообщения: 

Ĉu en tiu dissendo estas iu postulo pri mencio de la fonto? Mi ja ofte mencias ĉerpitajn de tie novaĵojn kaj ne ĉiam mencias la fonton.

Автор:  AG [ Пт июл 13, 2007 8:54 am ]
Заголовок сообщения: 

Slavik писал(а):
Ĉu en tiu dissendo estas iu postulo pri mencio de la fonto? Mi ja ofte mencias ĉerpitajn de tie novaĵojn kaj ne ĉiam mencias la fonton.


Sed vi ja ĉiam ilin reverkas, tradukas ktp, aldonante tre multe de vi. Sed ĉi-kaze la mesaĝo estis preskaŭ senŝanĝa. En tiaj kazoj oni almenaŭ danku per indikado de la fonto.

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/