Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Aliĝu al tradukgrupo de hi5
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic5347.html
Страница 1 из 1

Автор:  Mikaelo [ Сб фев 14, 2009 19:28 pm ]
Заголовок сообщения:  Aliĝu al tradukgrupo de hi5

Jam pluraj multlingvaj projektoj en Interreto havas sian esperantlingvan version. Jen estas vica projekto - hi5.com. Ĝi celas interamikigi homojn el diversaj mondpartoj kaj planas esti laŭeble pli multlingva. Jam ĝi estas en pluraj lingvoj inkluzive la rusa.
Antaŭ nelonge aperis ankaŭ projekto pri esperantlingva versio. Por tio estas kreita Esperanta tradukgrupo kaj ĝia forumo. Al ĝi povas aliĝi ĉiu deziranto kaj komenci traduki al Esperanto.
Ĉu estas ĉi tie tradukemaj personoj, kiuj pretas dediĉi iom da tempo por tio?

Автор:  Mikaelo [ Сб фев 28, 2009 19:16 pm ]
Заголовок сообщения: 

Eble necesas iom klarigi. Ne temas pri tradukado de grandaj tekstoj al Esperanto. La partoprenanto de tradukgrupo eniras en reĝimo de tradukado kaj anstataŭigas restintajn netradukitajn vortojn aŭ frazojn al Esperanto. Tion povas fari eĉ komencanto, kaj per tio ekzerci pri la lingvo.

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/