Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Riĉaĵoj de Biblioteko Hodler (Rotterdam, CO de UEA)
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic623.html
Страница 1 из 1

Автор:  Slavik [ Ср янв 07, 2004 23:00 pm ]
Заголовок сообщения:  Riĉaĵoj de Biblioteko Hodler (Rotterdam, CO de UEA)

En la Centra Oficejo de UEA estas Biblioteko Hector Hodler, tre riĉa kolekto de diversaj esperantaĵoj -- ne nur libroj, sed ankaŭ sonbendoj, aliĝiloj, reklamoj ktp.

Germano Ziko Sikosek nun laboras en la biblioteko, pristudas ĝiajn valorojn kaj planas seriozan ordigon kaj strukturigon de la tuto. Antaŭnelonge li aperigis interesan liston de tio, kion li trovis en la biblioteko.

Jen, ekz., estas reklamo de FIAT-firmao (1971) en Esperanto! Multaj el vi sendube rekonas la aŭton: tiuj veturiloj iom pli poste estis produktitaj dum longa tempo en sovetia urbo Toljatti (Togliatti) per la Volgia Aŭto-Uzino (VAZ).

Изображение
(ligo al pli granda bildo)

En la sama kolekto de interesaj skanaĵoj vi trovos:
- esperantlingvan mapon de ekzistinta en 30aj jaroj satelita ŝtato de Japanio Manĉoŭkŭo (pli konata en Rusio kiel Маньчжурия);
- bildon de "Esperantista Respondkupono" -- fakte provo faciligi malgrandajn internaciajn transpagojn, kiun faris en la jaroj 1926-1935 UEA;
- informileton de TEJO (1964), en kiu temas pri nur 20 Landaj Sekcioj (nun estas jam 42) kaj pri la supra lim-aĝo de 25 jaroj (nun ja estas 30)...

Pri la ĉi-jara celo mem Ziko писал(а):
Celo: Biblioteko Hector Hodler (BHH) dum 2003 estis pristudata, por ekscii pri ĝia historio, la nuna stato kaj eventualaj estontecoj. 2004, kiel dirite, estu la paŝo al realigo. La plano estas fari la nunan salonon Zamenhof la nova ĉambro kaj tie per rulbretaroj konservi pli-malpli ĉion, kio nun situas dise en pli ol dek ĉambroj en la Centra Oficejo. Alirebla, taŭga loko, biblioteko-arkivo kun pli da organizo kaj strukturo, kun seriozaj servoj. Kompreneble estiĝas kostoj, kaj gravos donacoj.

Автор:  hamstro [ Чт янв 08, 2004 9:44 am ]
Заголовок сообщения:  Re: Riĉaĵoj de Biblioteko Hodler (Rotterdam, CO de UEA)

Slavik писал(а):
- esperantlingvan mapon de ekzistinta en 30aj jaroj satelita ŝtato de Japanio Manĉoŭkŭo (pli konata en Rusio kiel Маньчжурия);
Точнее, Маньчжоу-Го (в исторической литературе).

Автор:  Leonido [ Чт янв 08, 2004 13:51 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Riĉaĵoj de Biblioteko Hodler (Rotterdam, CO de UEA)

hamstro писал(а):
Slavik писал(а):
- esperantlingvan mapon de ekzistinta en 30aj jaroj satelita ŝtato de Japanio Manĉoŭkŭo (pli konata en Rusio kiel Маньчжурия);
Точнее, Маньчжоу-Го (в исторической литературе).
Славик передал то произношение, какое можно предположить, читая это слово, написанное пиньином - это такая система латинизации, отличающаяся от официально принятой в КНР. А Маньчжоу-го это уже согласно русской транскрипции. Очень неплохой.

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/