Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Esperanto en Indonezio
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic7191.html
Страница 1 из 1

Автор:  marato [ Ср ноя 27, 2013 11:09 am ]
Заголовок сообщения:  Esperanto en Indonezio

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Indonezio alprenos Esperanton kiel lernobjekton por la formado de diplomatoj. Tiu informo estis diskonigita de la retejo de la radiostacio The Voice of Indonesia (La Voĉo de Indonezio).

La speciala asesoro de tiu ministra fako, Pribadi Sutiono, diris, ke pasintece oni provis similan iniciaton. La afero ne iris antaŭen interalie pro la forpaso de la estro de tiea esperantista movado. Antaŭ nelonge, tamen, tiu temo revenis al la tagordo, ĉar la registaro estigas diplomatian lingvo-centron.


En tiu nova lernejo ĉiu diplomato devos studi 17 lingvojn. La lernotaj idiomoj inklusivas la anglan, Esperanton kaj la laborlingvojn de UN (Unuiĝintaj Nacioj) kaj ASEAN (Asocio de Nacioj de Sudorienta Azio).

http://esperantoilustrita.blogspot.de/2 ... anton.html

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/