Esperanto новости
http://www.e-novosti.info/forumo/

Nova libro de A. Melnikov
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic986.html
Страница 1 из 1

Автор:  NikSt [ Сб июл 10, 2004 18:39 pm ]
Заголовок сообщения:  Nova libro de A. Melnikov

--- In esperanto-rus-informoj@yahoogroups.com, Mikaelo Chertilov <esperanto1@a...> wrote:

Aleksandro Melnikov, "Lingvokulturaj aspektoj de planaj internaciaj lingvoj (sur fono de etnaj lingvoj)"/ Red. profesoro A. Duliĉenko. - Rostov-na-Donu, Eldonejo de Rostova Ŝtata Pedagogia Universitato, 2004. - 632 paĝoj.

Ruslingva monografio de fama rusia esperantisto, lingvisto, sciencisto kaj E-instruisto Aleksandro Melnikov estas dediĉita al kapabloj de planaj lingvoj, kaj unuavice de Esperanto, por krei, konservi kaj respeguli kulturajn valoraĵojn en procezo de interkultura komunikado.

Intercetere en la monografio estas priskribita naskiĝo de nova, "kvazaŭ-etna", tipo de kulturo - kulturo de tiel nomataj tipaj esperantistoj, estas determenita sfero de specifecaj fonaj scioj de esperanto-movadanaro kaj klarigitaj lingvaj mekanismoj por fiksado de nova tipo de kulturo.

Eblas mendi la libron ĉe Libroservo de Moskva Esperanto-Centro
(esperanto@e-mail.ru). Atendata prezo - 300 rubloj :shock: .

Ĉe sama libroservo eblas akiri alian (ankaŭ ruslingvan) libron de Aleksandro Melnikov, "Portreto de la ideo kun stranguloj anstataŭ fono, aŭ la lingvo de Doktoro Esperanto" - 50 rubloj... :biero:

www.comail.ru/~esperanto/

Автор:  Boris Kolker [ Пт янв 27, 2006 18:27 pm ]
Заголовок сообщения:  Re: Nova libro de A. Melnikov

NikSt писал(а):
Aleksandro Melnikov, "Lingvokulturaj aspektoj de planaj internaciaj lingvoj (sur fono de etnaj lingvoj)"/ Red. profesoro A. Duliĉenko. - Rostov-na-Donu, Eldonejo de Rostova Ŝtata Pedagogia Universitato, 2004. - 632 paĝoj.


Mi ĵus ricevis kaj foliumis ĝin. Vere, tre bona kaj utila libro.

Страница 1 из 1 Часовой пояс: UTC + 3 часа
Powered by phpBB® Forum Software © phpBB Group
https://www.phpbb.com/