Boris Kolker Akademiano

Зарегистрирован: 29.03.2003 Откуда: Usono
|
Добавлено: Вт Фев 14, 2006 2:28 am Заголовок сообщения: Universalaj lingvoj en Svislando (nova verko de Kün |
|
|
Мой давний друг Анди Кюнцли (живший года два в Москве) выпускает энциклопедический труд по плановым языкам:
| Цитата: |
Aperos nova libro en majo 2006
Erscheint im Mai 2006
Va apparaître en mai 2006
UNIVERSALAJ LINGVOJ EN SVISLANDO
La aktiva agado por la internacia planlingva movado en Svislando jam de kelka tempo superis cent jarojn. Tiukonscie fortiĝis la deziro resumi kaj bilanci tiun longan periodon, plenan je eventoj, sukcesoj kaj problemoj. Ĉi tiu Svisa Enciklopedio Planlingva estas do la frukto de tiuj konstantaj klopodoj kaj laboroj.
SVISA ENCIKLOPEDIO PLANLINGVA
Encyclopédie des langues planifiées
Schweizer Plansprachen-Lexikon
Enciclopedia svizzera delle lingue pianificate
ISBN 2-9700425-2-5 ĉ. 1000 paĝoj
SUBSKRIPCIA AGADO ĜIS LA 30-a DE APRILO 2006
Subskripcia prezo de fr 75.- aŭ € 50.- plus sendokostoj.
(normala vendoprezo ekde la 1-a de majo 2006: fr 90.- aŭ € 60.- plus sendokostoj.
EL LA ENHAVO DE LA ENCIKLOPEDIO:
I. ANTAŬPAROLOJ KAJ ENKONDUKOJ
1. Antauparoloj de Bruno Graf, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, kaj de Jacques-André Humair, direktoro de la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds.
2. Temaj enkondukoj (nacilingvaj) de Claude Gacond, Claude Piron, Andreas Künzli, Tazio Carlevaro, Arthur Baur.
II. VOLAPÜK (en Svislando)
III. ESPERANTO (en Svislando)
Kun historiaj skizoj kaj prezentoj de biografioj kaj pritemaj artikoloj.
Prezentado de la svisa Esperanto-movado laǔ kantonoj.
IV. IDO (en Svislando)
V. OCCIDENTAL-INTERLINGUE (en Svislando)
VI. INTERLINGUA / IALA (en Svislando)
VII. INTERLINGVISTIKO (en Svislando)
VIII. KRONOLOGIO
IX. FONTINDIKOJ
X. NOMINDEKSO
XI. BIBLIOGRAFIO
ANTOLOGIO: «Klasikaj» tekstoj de Naville, Schwyzer, Cingria, Zamenhof, Hodler, Schrag, Frey, Bovet, Ligo de Nacioj, Gonzague de Reynold, Privat, Cornioley, Baur, Haas, Klaesi, Hamburger, Schild, Piron, k.a.
„La verko estis lanĉita kun la celo sisteme kolekti kaj prilabori faktojn kaj datojn el la historio de la planlingvaj movadoj en Svislando, antaǔ ĉio de Esperanto kiel ĝia plej grava reprezentanto kaj disponigi ilin al la interesata publiko en formo de enciklopedio. Ĝiaj ĉefaj intencoj estas havigi al la esperantistoj, planlingvanoj kaj interlingvistoj, sciencecan referenclibron, krei impresan pruvilon por demonstri la ekziston de la planlingva realeco en Svislando.“
Andreas Künzli, autoro/redaktoro de la Svisa Enciklopedio Planlingva
Eldonas Svisa Esperanto-Societo (SES) kaj Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale (CDELI), La Chaŭ-de-Fonds (Svislando)
La prezentado de la libro okazos la 6an de majo en La Chaŭ-de-Fonds. |
http://www.plansprachen.ch/ |
|
Boris Kolker Akademiano

Зарегистрирован: 29.03.2003 Откуда: Usono
|
Добавлено: Вт Фев 14, 2006 3:53 am Заголовок сообщения: |
|
|
| Alaŭdo skribis: |
| Цитата: |
| Мой давний друг Анди Кюнцли (живший года два в Москве) |
То-то он так хорошо по-русски говорит а мы то удивлялись  |
Не только потому, что он жил в Москве (где он писал дипломную работу по истории эсперанто в России), но и потому, что кончил факультет славянской филологии. |
|