Список форумов Esperanto новости Esperanto новости
Форум об эсперанто и языках вообще
 
Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте

 RSSRSS    FAQFAQ   ПоискПоиск   ПользователиПользователи   ГруппыГруппы   РегистрацияРегистрация 
 ПрофильПрофиль   Войти и проверить личные сообщенияВойти и проверить личные сообщения   ВходВход 

La unuaj ideoj por InterSEJT/OkSEJT 2007


Начать новую тему   Ответить на тему    Список форумов Esperanto новости -> REJM
Автор Сообщение
Ljuba
Novico


Зарегистрирован: 04.09.2006


СообщениеДобавлено: Пн Сен 04, 2006 17:22 pm    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Saluton!
Jen estas nekonkreta prezento de sekvonta OkSEJT(InterSEJT) kiel IG ĝin vidas.


OkSEJT-2007
Por amikeco kaj pli bona komunikado en la mondo.

Projektpriskribo:

Unu semajna esperanta internacia somera tendaro, organizata per REJM por esperantistoj el Rusio, eksterlandaj esperantistoj kaj por membroj de diversaj internaciaj junularaj organizoj.

Celoj:
- montri al aliaj Esperanto kiel lingvo por facila kaj neutrala komunikado(kaj inter amikoj kaj inter kolegoj en tuta mondo)
- krei strongan komunikkanalon inter representantoj de diversaj nacioj (aktiva junalaro) pere de Esperanto;
- krei kontaktoj inter internaciaj organizoj por futura kunlaborado;
- komuniki unu la alian partojn de landkulturo, spertojn de laboro en internaciaj organizoj, ideojn.

Loko: Rusio, apud Peterburgo
Tempo: Somero 2007, Julio 18-25
Partoprenantoj: 80-100
-eksterlanda malesperanta junularo 20-30;
-rusa esperanta junularo;
-eksterlandaj esperantaj gastoj.
Selektado: por internaciaj partoprenantoj – komencas en Januaro 2007 dauras ĝis Marto.
Por rusaj partoprenantoj – baza anketado.
Post kursojn eblas:
partopreno en IJK aŭ UK por vidi ke lingvo funkcias;
kunlaborado en projektoj;
fariĝi esperantisto.

Programo:
intensa lingva kurso (3 aŭ pli horoj tage);
prelegoj pri Esperanta historio;
montrado de espaeranta kulturo pere de kantoj kaj filmoj;
laborbrigadoj pri interkulturo kaj internacia komunikado;
internaciaj vesperoj, landprezentoj, kultura interŝanĝo;
programetoj, preparitaj per internacia junularo.

Elspezoj:
kutimaj (manĝo, aliĝkotizo kaj loĝkosto).
Por kovri vojaĝkostojn de internaciaj partoprenantoj eblas petskribi por subvenciojn.


Se vi havas tempon kaj humoron por tion tralegi ĉiuj demandoj kaj rimarkoj bonvenas, certe ni pri io forgesis mencii kaj vi nur helpos per kritiko.

Amike,
Ljuba.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение
Ljuba
Novico


Зарегистрирован: 04.09.2006


СообщениеДобавлено: Пн Сен 04, 2006 17:32 pm    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Kaj mi ankaŭ proponas ATSon por instruadgrupo organizi, se ni decidos la aranĝon provfari.

Verŝajne ni bezonos pli malpli 10 instruistoj - tio helpos al nespertaj homoj kiuj volas instrui. Ankaŭ - tio jam estas io kion REJM kaj IG povas baldaŭ okazigi por funkcianta sin senti.


Amike,
Ljuba.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение
kienli
Plenrajta Forumano


Зарегистрирован: 02.09.2006
Откуда: Бург

СообщениеДобавлено: Пн Сен 04, 2006 21:25 pm    Заголовок сообщения: InterSEJT Ответить с цитатой

Ljuba skribis:




Unu semajna esperanta internacia somera tendaro, organizata per REJM por esperantistoj el Rusio, eksterlandaj esperantistoj kaj por membroj de diversaj internaciaj junularaj organizoj.


Mi tute konsentas, ke necesas labori kun aktivuloj de junularaj organizoj,ilin inviti, ili estos forto, kiu gvidos poste movadon surloke.

Ljuba skribis:

Celoj:
- montri al aliaj Esperanto kiel lingvo por facila kaj neutrala komunikado(kaj inter amikoj kaj inter kolegoj en tuta mondo)
- krei strongan komunikkanalon inter representantoj de diversaj nacioj (aktiva junalaro) pere de Esperanto;
- krei kontaktoj inter internaciaj organizoj por futura kunlaborado;
- komuniki unu la alian partojn de landkulturo, spertojn de laboro en internaciaj organizoj, ideojn.



Min interesas la laborlingvo. Ĉu ĝi estos la angla? Ĉar dum unu semajno ellerni Eon, eĉ tiun facilan lingvon, estas ne reale.
Do tial la renkontiĝon ni povos nomi Esperanta nur pro tio, ke ĝin organizas esperantistoj kaj pro tio, ke la celoj enhavas unu-du foje vorton Esperanto.
Tial ĝi estos tute nova aranĝo, ne Esperantista instrua. (Pri OkSEJT mi nenion diras ĉi-tie, la proponita aranĝo nenion similan havas kun ĝi, kaj ne estas daŭrigo de OkSEJT). Mi ne diras, ke propono estas malbona, male ĝi bonas. Sed necesas ankaŭ post unu-du jaroj pensi ion similan al OkSEJT, tute Esperanta, por (mi esperas) nia jam multaj rusiaj kaj eksterlandanaj e-istoj.

Ljuba skribis:


Partoprenantoj: 80-100
-eksterlanda malesperanta junularo 20-30;
-rusa esperanta junularo;
-eksterlandaj esperantaj gastoj.


Laŭ mia opinio, la kvanto de neesperantistoj devas esti ne granda, malpli ol 30, eĉ malpli, ĉar oni ne povos trasenti Eo, ĉar parolos la anglan (ekz.), oni faros sian grupon.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора Skype Jabber
Slavik
Natura Forto


Зарегистрирован: 15.03.2003
Откуда: Nessebar

СообщениеДобавлено: Пн Сен 04, 2006 23:37 pm    Заголовок сообщения: Re: InterSEJT Ответить с цитатой

kienli skribis:
Min interesas la laborlingvo. Ĉu ĝi estos la angla? Ĉar dum unu semajno ellerni Eon, eĉ tiun facilan lingvon, estas ne reale.
Do tial la renkontiĝon ni povos nomi Esperanta nur pro tio, ke ĝin organizas esperantistoj kaj pro tio, ke la celoj enhavas unu-du foje vorton Esperanto.

Certe la ĉefa lingvo devas esti Esperanto. Estus tre malsaĝe inviti al tiu seminario nululojn, indas averti, ke la venantoj devas jam imagi gramatikon de la lingvo kaj scii almenaŭ kelkajn radikojn. Vitalik jam eldiris private ideon, ke oni ricevu rabaton, se oni trapasis ekzamenon ĉe lernu! aŭ aliloke pri la baza scio de la lingvo.

Aliaj lingvoj (i. a. oni ĉesu paroli ĉiam pri la angla; povas okazi, ke estos la germana aŭ iu ankoraŭ) povas esti uzataj nur tre malmulte por eviti situaciojn de plena neinterkompreneblo, sed uzi ilin regule estus didaktika eraro por seminario de tia longeco. Nur agresiva konstanta strikte E-lingva medio povas helpi -- tion atestas mia sperto kaj sperto de homoj, kun kiuj mi pri tio parolis (i. a. mia edzino rememoras Rusian E Kongreson en Kostroma, kiel lokon, kie ŝi subite la duan tagon ekkomprenis Esperanton, kvankam ne vere multe lernis ĝin antaŭe: tio okazis pro la nur-Esperanta medio tie). En la aranĝo devas esti urĝa bezono pri Esperanto: tiam subkonscie homoj strebos al plej rapida ekuzo de la lingvo. Se oni ĉiam traduketos "por komencantoj" en la anglan/rusan, oni ruinigos tiun efikon kaj trejnos iujn aliajn lingvojn, ne Esperanton.

I. a. estas bona ideo logi eksterlandajn instruistojn por pligravigi Esperanton en la aranĝo (la fakto, ke Blazio estas hungaro, multe helpis al ni en OkSEJT ĉe Volga). Kelkdek gejunuloj dum la lastaj du jaroj trapasis seminariojn de "Flugiloj de Malfacila Vento", ili bezonas praktikon por ekscii apliki tion, kion ili lernis: estas bona ideo envolvi ilin, eventuale kontraŭ iuj rabatoj (simile ĉe Volga ni ne povis pagi al instruistoj, sed ja ili partoprenis tute senpage kaj por unu ni kovris parton de vojaĝkostoj).
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора Jabber
Ljuba
Novico


Зарегистрирован: 04.09.2006


СообщениеДобавлено: Вт Сен 05, 2006 8:27 am    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Pri la lingvo dum OkSEJT:
mi ŝatas la ideon pri la baza lingva kurso ĉe lernu antaŭ la aranĝo kaj mi eĉ pensas tio ne devas esti propono, sed kondiĉo por partoprenantoj.

Kiam mi partoprenis kursojn pri Germana lingvo en Europa, ankaŭ estis necese havi bazaj konoj de la lingvo, kaj veraj komensantoj havis problemojn kaj plendis multe, sed aliaj (eĉ post 3 monatoj de Germana hejme) komprenis ĉion kaj havis grandan motivacion por lerni pli.

Tion kondiĉon - pri la baza lingvo - ni povas elmeti en aliĝilo por neespaerantaj partoprenantoj (ankaŭ por rusaj, ĉu?)

ekzemple:

por efike partopreni en internacia esperanta tendaro ĉu vi pretas mem trapasi ret-kurson por havi bazajn konojn de esperanto?
Kaj tiuj kiuj markas Jes, estos elektitaj, kaj ni povas iom kontroli ilin, helpi se problemojn estas ktp.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение
Ljuba
Novico


Зарегистрирован: 04.09.2006


СообщениеДобавлено: Вт Сен 05, 2006 8:29 am    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Slavik, kiu povas havi la liston de homoj kiuj partoprenis ĉe Flugiloj?
Estus bone kontakti ilin.

Ljuba.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение
Ljuba
Novico


Зарегистрирован: 04.09.2006


СообщениеДобавлено: Вт Сен 05, 2006 8:37 am    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Kaj, kial homoj diras - ke tia proponita aranĝo malsimilas al OkSEJT?
Fakte - diferenco estas nur en partoprenantoj(kaj eĉ ne pia parto estas neesperantaj eksterlandanoj)

Aliel, programo estos simila al kutima(se ni povos redukti ripozaj momentoj, verŝajne ankaŭ estus bone) por tiuj kiuj ne partoprenos lingvaj kurso.

Ŝajnas al mi ke ne temas pri alia aranĝkoncepto - nur pri pli da eblecoj ion poste fari(kun tiuj organizoj kune) - kaj aliaj aspektoj estas kiel ĉiam(Vitalik ilin ja menciis).

Amike, Ljuba.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение
malenko
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 25.03.2003
Откуда: Moskva regiono

СообщениеДобавлено: Вт Сен 05, 2006 9:12 am    Заголовок сообщения: Re: InterSEJT Ответить с цитатой

kienli skribis:


Min interesas la laborlingvo. Ĉu ĝi estos la angla? Ĉar dum unu semajno ellerni Eon, eĉ tiun facilan lingvon, estas ne reale.
Do tial la renkontiĝon ni povos nomi Esperanta nur pro tio, ke ĝin organizas esperantistoj kaj pro tio, ke la celoj enhavas unu-du foje vorton Esperanto.



La larorlingvo estu esperanto. Foje ni uzu aliajn lingvojn. Eble ne unu, kiel angla, sed prefere eble naciaj. Ekzemple: eksterlandano devas rakonti pri agado de propra organizo. Jes, eĉ spite al intencivaj lingvokursoj apenaŭ ili tiom lertos pri Esperanto por paroli pri similaj aferoj kaj respondi demandojn. Eble ili faru tion en naciaj lingvoj kun traduko en esperanto. Ĉu tiel?
Kaj pri lerno de la lingvo: 7 tagoj por 3 horoj = minimume 21 horoj. Ĉu ne same daŭras la kutima E-kurso?

kienli skribis:

Tial ĝi estos tute nova aranĝo, ne Esperantista instrua. (Pri OkSEJT mi nenion diras ĉi-tie, la proponita aranĝo nenion similan havas kun ĝi, kaj ne estas daŭrigo de OkSEJT).


Hej, nu kial do?! Kia estas laŭ vi tipa OkSEJT? Bonvolu listigi la plej ĝustaj trajtoj de ĝi. Mi petas

amike
vitalik
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Отправить e-mail
Slavik
Natura Forto


Зарегистрирован: 15.03.2003
Откуда: Nessebar

СообщениеДобавлено: Вт Сен 05, 2006 11:15 am    Заголовок сообщения: Re: InterSEJT Ответить с цитатой

malenko skribis:
kienli skribis:
Min interesas la laborlingvo. Ĉu ĝi estos la angla? Ĉar dum unu semajno ellerni Eon, eĉ tiun facilan lingvon, estas ne reale.

La laborlingvo estu esperanto. Foje ni uzu aliajn lingvojn. Eble ne unu, kiel angla, sed prefere eble naciaj. Ekzemple: eksterlandano devas rakonti pri agado de propra organizo. Jes, eĉ spite al intencivaj lingvokursoj apenaŭ ili tiom lertos pri Esperanto por paroli pri similaj aferoj kaj respondi demandojn. Eble ili faru tion en naciaj lingvoj kun traduko en esperanto. Ĉu tiel?
Kaj pri lerno de la lingvo: 7 tagoj por 3 horoj = minimume 21 horoj. Ĉu ne same daŭras la kutima E-kurso?

Fakte multe pli ol 21 horoj, ĉar estos ankaŭ alitempa praktiko, estos skribaĵoj en Esperanto, estos matena kunveno en Esperanto ktp.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора Jabber
Maksim
Fervora Forumano


Зарегистрирован: 30.08.2004
Откуда: Moskva

СообщениеДобавлено: Вт Сен 05, 2006 14:42 pm    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

kienli skribis:

Min interesas la laborlingvo. Ĉu ĝi estos la angla?

Ankaŭ ni konsideru ke malfacilas trovi homojn, kiuj povas labori en alilanda lingvo. Mi havis tiun sperton, okazis ke 3/4 ne scipovas la lingvon, kaj la interkomunikado estis reale malfacila.
Alia varianto povas esti se ni diros antaŭ la tendaro: ĉiu partoprenanto devas scii la elektitan alilandan lingvon. Tiam venos nur tiuj kiuj ĝin scias. Tamen ĉi tion verŝajne ne indas fari.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
Oĉjo
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 16.12.2003
Откуда: Moskvo

СообщениеДобавлено: Ср Сен 06, 2006 4:19 am    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

S!

La ideo laŭ si mem estas ne malbona. Oj, malfacilas citi ĉion, al kio mi reagu... Do, simple liste:


1. Gravas, ke ĉiuj baze konceptu pri Eo (gramatike k leksike).

2. Depende de instruisto, eblas instrui tiom bone, ke post 2-3 studhoroj oni ekkomprenu k ekparoletu en Eo. Mi mem kelkfoje tiel instruis (preskaŭ senprograme aŭ laŭ ies programo, ekz-e, tiu de Soroka), sed mi ĉiam pigris fari propran kompletan, unuecan E-kurson.
Estu malpli da instruistoj, sed estu bonegaj enstruistoj. K la finintoj de "Flugiloj..." helpu k lernu la metodikon praktike, asistante al la ĉefinstruistoj.

3. NE NECESAS traduki al iu lingvo! Ĉion eblas fari en Eo! Se iu volas rakonti pri sia organizo, povas uzi simplan lingvaĵon + antaŭpeti ajnan spertulon traduki al Eo kelkajn specifajn vortojn, kiun la prelegonto uzos en sia rakonto (kvankam, apenaŭ tiuj vortoj estas nekompreneblaj internacie).
Oni venos lerni k praktiki la lingvon, nia celo estas doni al oni tian eblecon.
Kiam estas tradukado, oni ne fikse aŭskultas Eon, sed atendas la tradukon...

4. Endas havi sur muroj (se tiuj estos, aŭ uzi standojn) konstante pendantajn lingvajn materialojn. Estas ne malfacile fari tiajn, ke ili estu kompreneblaj sentraduke en Eo. La novicoj povos laŭbezone konsulti tiujn. Mi rekomendegas k pri la linvoinstruado, k pri la materialoj kontakti Soroka-n: estus perfekte eĉ, se li konsentus aktive partopreni en la Tendaro.

5. Se vi prenas monon "grante", uzu ĝin plejparte ne por rekompenco de la vojaĝkostoj, sed por senpaga partopreno (manĝo ks); nur se homo estas vere tre interesa k bezonas tian rekompencon, sed apenaŭ pli ol 50%-e. Kvankam, vere, mem decidu, tio estas nur opinio...
Certe, rekompenci nur al lernantoj k, laŭ mi, instruistoj; ne al "fonaj" esperantistoj (pardonu min pro la ebla "fi-etikedo").

6. Laŭ mi, unu el la minusoj de lastatempa (REJMa) OkSEJT estis malpermeso, ke al ĝi venu esperantistoj, ne partoprenantaj aktive la programon (ekz-e, instrue). La organizintoj tute ignoris la bezonon de lingva fono, medio. La instruistoj malmultas por formi tian fonon. Krome, forpreno el la programo de t.n. "distraj" momentoj kaŭzas sufiĉe rapidan laciĝon de la studado k mankon de aldona "partoprena" lingvopraktiko (kiam oni uzas la lingvon ene de la realaj, ne elpensitaj lernocele situacioj).
Certe, tiaj esperantistoj konscie venu por formi tiun fonon, sed ne simple ripozi por sia ĝuo.


Do, resume:
1. Nepra anticipa baza E-prepariĝo
2. Tre intensa bonkvalita instruado
3. Ĉefa k sola laborlingvo - Esperanto
4. Prilingvaj standoj
5. Racia distribuo de "granta" mono
6. Malferma partopreno de E-parolantaj esperantistoj por formiĝo de ĉiutaga reala parola fono.

Poste, eble, mi ankoraŭ havos kion aldoni...

Oĉjo
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
Slavik
Natura Forto


Зарегистрирован: 15.03.2003
Откуда: Nessebar

СообщениеДобавлено: Ср Сен 06, 2006 9:53 am    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Oĉjo skribis:
6. Laŭ mi, unu el la minusoj de lastatempa (REJMa) OkSEJT estis malpermeso, ke al ĝi venu esperantistoj, ne partoprenantaj aktive la programon (ekz-e, instrue). La organizintoj tute ignoris la bezonon de lingva fono, medio.

Vi malpravas. Тусовщики, kiujn ni ne invitis, kreintus ne la ĝustan lingvan fonon (nome la rusan aŭ la miksitan), vi bonege imagas tion mem. Krome ni ne pretis tiam fari distran programon por ili, plej unue ni volis faradi instruajn tendarojn kaj fokusiĝi je la bezonoj de la novvenintoj. Sufiĉe multis en la tendaro (kvaronis aŭ trionis) esperantistoj — progresantoj kaj spertuloj — kiuj emis helpi pri la programo kaj teknikaĵoj, kaj ja estis multe da E-lingva fono.

Pri la aliaj viaj ideoj malfacilas ion kontraŭdiri.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора Jabber
Oĉjo
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 16.12.2003
Откуда: Moskvo

СообщениеДобавлено: Ср Сен 06, 2006 18:05 pm    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Slavik skribis:
Oĉjo skribis:
6. Laŭ mi, unu el la minusoj de lastatempa (REJMa) OkSEJT estis malpermeso, ke al ĝi venu esperantistoj, ne partoprenantaj aktive la programon (ekz-e, instrue). La organizintoj tute ignoris la bezonon de lingva fono, medio.

Vi malpravas. Тусовщики, kiujn ni ne invitis, kreintus ne la ĝustan lingvan fonon (nome la rusan aŭ la miksitan), vi bonege imagas tion mem. Krome ni ne pretis tiam fari distran programon por ili, plej unue ni volis faradi instruajn tendarojn kaj fokusiĝi je la bezonoj de la novvenintoj. Sufiĉe multis en la tendaro (kvaronis aŭ trionis) esperantistoj — progresantoj kaj spertuloj — kiuj emis helpi pri la programo kaj teknikaĵoj, kaj ja estis multe da E-lingva fono.

Pri la aliaj viaj ideoj malfacilas ion kontraŭdiri.


Unue, mi ne parolis pri fi-kunumuloj.
Due, jes, pardonu (oni) pri la "TUTE ignoris". Ne tute...
Kaj ĝuste pri la "esperantistoj — progresantoj kaj spertuloj — kiuj emis helpi pri la programo kaj teknikaĵoj" parolas mi.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
Maksim
Fervora Forumano


Зарегистрирован: 30.08.2004
Откуда: Moskva

СообщениеДобавлено: Ср Сен 20, 2006 16:02 pm    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Oĉjo skribis:

Do, resume:
1. Nepra anticipa baza E-prepariĝo
2. Tre intensa bonkvalita instruado
3. Ĉefa k sola laborlingvo - Esperanto
4. Prilingvaj standoj
5. Racia distribuo de "granta" mono
6. Malferma partopreno de E-parolantaj esperantistoj por formiĝo de ĉiutaga reala parola fono.

Tamen mi opinias ke se aldoni multlingvecon la tendaro pliboniĝos. Kondiĉoj pri uzado de ĉiuj lingvoj krom Eo kaj la rusa devas esti tiuj: oni povas skribi aŭ diri al ni (rusianoj) en tiuj aliaj lingvoj, kaj ne komprenos se ni komprenos, sed la repondo ĉiam estu en Eo.
Ĉi tio taŭgas kaj por antaŭaj retpoŝtaj interkomunikiĝoj - pri vizoj ktp, kaj por interparolo dum la tendaro mem.
Se partoprenantoj minimume studas ĉe lernu por ili kompreni la respondojn ne estos tro malfacile.
Ankaŭ, aliaj lingvoj povas esti iam uzatoj dum instruado por iuj malmultaj klarigoj.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
Oĉjo
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 16.12.2003
Откуда: Moskvo

СообщениеДобавлено: Чт Сен 21, 2006 18:17 pm    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Maksim skribis:
Oĉjo skribis:

Do, resume:
1. Nepra anticipa baza E-prepariĝo
2. Tre intensa bonkvalita instruado
3. Ĉefa k sola laborlingvo - Esperanto
4. Prilingvaj standoj
5. Racia distribuo de "granta" mono
6. Malferma partopreno de E-parolantaj esperantistoj por formiĝo de ĉiutaga reala parola fono.

Tamen mi opinias ke se aldoni multlingvecon la tendaro pliboniĝos. Kondiĉoj pri uzado de ĉiuj lingvoj krom Eo kaj la rusa devas esti tiuj: oni povas skribi aŭ diri al ni (rusianoj) en tiuj aliaj lingvoj, kaj ne komprenos se ni komprenos, sed la repondo ĉiam estu en Eo.
Ĉi tio taŭgas kaj por antaŭaj retpoŝtaj interkomunikiĝoj - pri vizoj ktp, kaj por interparolo dum la tendaro mem.
Se partoprenantoj minimume studas ĉe lernu por ili kompreni la respondojn ne estos tro malfacile.
Ankaŭ, aliaj lingvoj povas esti iam uzatoj dum instruado por iuj malmultaj klarigoj.


Maksim, vi tiom komplike esprimis vin, ke mi apenaŭ ion komprenis... Вопрос

Tamen, relegu la punktojn 1 k 2. Ili bonege klarigas la punkton 3. Kaj dum la tendaro helpegas la punktoj 4 k 6.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
Maksim
Fervora Forumano


Зарегистрирован: 30.08.2004
Откуда: Moskva

СообщениеДобавлено: Пт Сен 22, 2006 9:56 am    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Oĉjo skribis:
Maksim skribis:
Oĉjo skribis:

Do, resume:
1. Nepra anticipa baza E-prepariĝo
2. Tre intensa bonkvalita instruado
3. Ĉefa k sola laborlingvo - Esperanto
4. Prilingvaj standoj
5. Racia distribuo de "granta" mono
6. Malferma partopreno de E-parolantaj esperantistoj por formiĝo de ĉiutaga reala parola fono.



Maksim, vi tiom komplike esprimis vin, ke mi apenaŭ ion komprenis... Вопрос

Tamen, relegu la punktojn 1 k 2. Ili bonege klarigas la punkton 3. Kaj dum la tendaro helpegas la punktoj 4 k 6.

Mi konsentas pri punktoj 1 kaj 2 , sed punkto 3 ne estas nepra. Ĉar:
- Oni instruas uzante naciajn lingvojn
- Antaŭ la tendaro interkomunikado povas esti en la aliaj lingvoj
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
Valentin_Melnikov
Profesoro de Esperantologio


Зарегистрирован: 14.04.2005
Откуда: Moskva

СообщениеДобавлено: Пт Сен 22, 2006 10:18 am    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Maksim skribis:
Mi konsentas pri punktoj 1 kaj 2 , sed punkto 3 ne estas nepra. Ĉar:
- Oni instruas uzante naciajn lingvojn
- Antaŭ la tendaro interkomunikado povas esti en la aliaj lingvoj
Oni instruas uzante naciajn lingvojn - anticipe k hejme. KIu venis al la tendaro - devas scipovi esprimi sin en E-o. Alikaze dum semajno oni tute nenion sukcesos lerni.
La citita 6-punkta listo estas sufiĉe bona, sed p.3 havas internajn kontraŭdirojn: ĉu ĉefa sola laborlingvo E-o? Normale logike devas esti - sola.

K kio estas "interkomunikado antaŭ la tendaro" - mi simple ne komprenas. Ĉu retleteroj pri teknikaj aferoj? Se private, tio entute ne reglamenteblas. Informiloj k aliĝiloj devas esti en E-o. Kiu ne komprenas eĉ tiujn tekstojn - tiu nenion havos por fari en tendaro.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Отправить e-mail Посетить сайт автора
Maksim
Fervora Forumano


Зарегистрирован: 30.08.2004
Откуда: Moskva

СообщениеДобавлено: Пт Сен 22, 2006 12:13 pm    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Valentin_Melnikov skribis:

K kio estas "interkomunikado antaŭ la tendaro" - mi simple ne komprenas. Ĉu retleteroj pri teknikaj aferoj? Se private, tio entute ne reglamenteblas. Informiloj k aliĝiloj devas esti en E-o. Kiu ne komprenas eĉ tiujn tekstojn - tiu nenion havos por fari en tendaro.

Mi opiniis proksimume tiel:
Ni anticipe invitas homojn, antaŭ kelkaj monatoj de la tendaro. Homo decidas veni, interkomunikas kun organiza teamo pri diversaj teknikaj aferoj, kaj samtempe komencas aŭ kontinuas studi la lingvon. Kiam estos tempo veni la homo jam pli malpli scios la lingvon.
Ĉi tio estas ne sola varianto, tamen unu el la eblaj.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
Slavik
Natura Forto


Зарегистрирован: 15.03.2003
Откуда: Nessebar

СообщениеДобавлено: Ср Сен 27, 2006 0:21 am    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

La interesa diskuto, ekita de Aleksej (sen), estas apartigita kiel temo "Loko de Esperanto en estontaj junularaj aranĝoj".
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора Jabber
Показать сообщения:   
Начать новую тему   Ответить на тему    Список форумов Esperanto новости -> REJM Часовой пояс: GMT + 3
Страница 1 из 1

 


Фестиваль языков в Петербурге | Осетинско-русский и русско-осетинский словари, уроки осетинского языка | Зоопсихология | Родопы



Funkcias per la skripto PoHoPoBoBo © 2001–2010 phpBB Group