Список форумов Esperanto новости Esperanto новости
Форум об эсперанто и языках вообще
 
Избранное:
En Esperanto: UEA :: REU :: Vikipedio :: Libera Folio
По-русски: Esperanto новости :: Что такое эсперанто? :: Курс эсперанто по эл. почте

 RSSRSS    FAQFAQ   ПоискПоиск   ПользователиПользователи   ГруппыГруппы   РегистрацияРегистрация 
 ПрофильПрофиль   Войти и проверить личные сообщенияВойти и проверить личные сообщения   ВходВход 

Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006


На страницу 1, 2, 3  След.
Начать новую тему   Ответить на тему    Список форумов Esperanto новости -> REJM
Автор Сообщение
Mirina
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 07.09.2006
Откуда: Odincovo

СообщениеДобавлено: Вт Сен 12, 2006 13:03 pm    Заголовок сообщения: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

KUNVENO DE MOSKVAJ REJM-AKTIVULOJ 11.09.2006

Kunvenis:
Vitalik Malenko, Ljuba Haritonova, Mirina, Maksim Ĵitĉenko, Indiano (Dmitrij Kokorev), Reganta, Kurt-Mark, Misa (Natalja Nikolaeva), Arĝenta, Denaska (Svetlana Gonĉarova).

Estis pridiskutitaj la sekvaj temoj kun la jenaj decidoj:

1/ Membreco en REJM
Kiun konsideri REJMano? Ĉu nepras membri en REU por trafi al REJM laŭaĝe - senkonscie kaj aŭtomate? Aŭ eble REJMano estu ajna juna persono en Rusio, kiu scias Eon, aŭ lernas ĝin, aŭ eĉ nur intencas lerni, sed inklinas al aktivecoj? Aŭ eble REJMano estu tiu, kiu pasis la REJM-ekzamenon de A-grado?
Per la plejmulto da voĉoj (unuanime kun 1 aliopinio) venkis la koncepto, ke
REJMano estu ajna juna homo (ĝis la aĝo 30 jaroj), kiu plenigos la Aliĝilon al REJM en Esperanto. La aliĝilon eblos plenigi ankaŭ rete.

2/ REJM-strukturo
Ĉu vastigi la Iniciatan Grupon? Ĉu urboj estu reprezentitaj en la Estraro? Kiel akceptadi decidojn? Post pridiskuto de tiuj kaj koncernaj temoj ni venis al la konkludo, ke
La Iniciata Grupo (IG), kunordigata de Reganta, provizore restu la organiza organo. Al gejunuloj, kiuj pretas administri iun labordirekton, ankoraŭ ne ekzistantan, estu proponite aliĝi al IG (ĝis la 11-a de oktobro). La membroj de la IG kompilu teamojn laŭ la labordirektoj kaj ene de la teamo eblas elekti alian reprezentanton por IG (tio ebligos al spertuloj trafi al IG). Ĉiujn decidojn dume akceptas IG - per simpla plimulto de la voĉoj. Post certa periodo de aktivado oni revenu al la demando pri la REJM-administrado.

3/ Lingva Situacio en REJM devas esti plej rapide ŝanĝita. Tial ni organizu la lingvan mergiĝon ĉi-semajnfine en Odincovo kaj ATSon fine de septembro.

4/ REJM-aranĝoj
estu la somera SEJT (tutrusia), du renkontiĝoj en regionoj (aŭtune kaj printempe) kaj ATSoj tra la jaro.

5/ La plej proksimaj aranĝoj estu ATS por IG fine de septembro, la Ago Tago komence de oktobro (07.10.2006) kaj Regionaj Renkontiĝoj (RR) novembre. Por prepari ilin ni kunvenu sekvan merkredon en la hejmo de Reganta. Estas invitataj ĉiuj dezirantoj.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
Slavik
Natura Forto


Зарегистрирован: 15.03.2003
Откуда: Nord-Okcidento

СообщениеДобавлено: Вт Сен 12, 2006 13:49 pm    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

Mirina skribis:
1/ Membreco en REJM
Kiun konsideri REJMano? Ĉu nepras membri en REU por trafi al REJM laŭaĝe - senkonscie kaj aŭtomate? Aŭ eble REJMano estu ajna juna persono en Rusio, kiu scias Eon, aŭ lernas ĝin, aŭ eĉ nur intencas lerni, sed inklinas al aktivecoj? Aŭ eble REJMano estu tiu, kiu pasis la REJM-ekzamenon de A-grado?
Per la plejmulto da voĉoj...

Estas tamen interese, ke la kunvenintoj konsideris sin kvorumo. улыбочка Eble ankaŭ mi ŝatus voĉdoni, sed mi ne havis/as tian eblecon. Apenaŭ estas juste.
Kion mi "konkrete" proponas: oni kalkulu voĉojn en la Moskva parto de IG, sed poste ankaŭ kolektu la voĉojn almenaŭ Rete. Apenaŭ retumantaj rejmanoj draste ŝanĝos la bildon, sed almenaŭ sentos sin kunlaborantaj/kundecidantaj.

Цитата:
venkis la koncepto, ke
REJMano estu ajna juna homo (ĝis la aĝo 30 jaroj), kiu plenigos la Aliĝilon al REJM en Esperanto. La aliĝilon eblos plenigi ankaŭ rete.

Unue, laŭ la rusia leĝo pri junularaj organizoj, kiel mi memoras tiun aferon, en jun. organizo rajtas membri aliaĝaj personoj (pli aĝaj), se ilia kvanto ne superas certan elcentaĵon. Do konservi instituton de "REJM-patronoj" ja indas.

Due, mi insistus pri nepra membriĝo al REU pro du memevidentaj kialoj: 1. kotizoj; 2. REGo. Se persono aliĝis al iu organizo, li devas esti konstante informita pri la agado de tiu organizo. Nun forestas aliaj seneraraj kaj ĉie atingeblaj metodoj por atingi tion krom abono de "REGo" (kaj "REJM-info" kiel ties rubriko).

Laŭ mia sperto de REJM-agado, estas abomene vidi centkapan liston de "REJManoj", el kiuj 60 estas tute nekontakteblaj kaj nenion scias pri la organizo kaj ĝia agado.

Pri la aŭtomata netrafo al REJM ĉe aliĝo al REU de personoj sub 30 vi, eble, pravas. Estu la aliĝo per aliĝilo en Esperanto. Tio ankaŭ kontroletos la lingvoposedon kaj certigos la deziron de la persono membriĝi.

Цитата:
3/ Lingva Situacio en REJM devas esti plej rapide ŝanĝita. Tial ni organizu la lingvan mergiĝon ĉi-semajnfine en Odincovo kaj ATSon fine de septembro.

Tre bone.

Цитата:
4/ REJM-aranĝoj
estu la somera SEJT (tutrusia), du renkontiĝoj en regionoj (aŭtune kaj printempe) kaj ATSoj tra la jaro.

Aŭdace.

Цитата:
5/ La plej proksimaj aranĝoj estu ATS por IG fine de septembro, la Ago Tago komence de oktobro (07.10.2006) kaj Regionaj Renkontiĝoj (RR) novembre. Por prepari ilin ni kunvenu sekvan merkredon en la hejmo de Reganta. Estas invitataj ĉiuj dezirantoj.

Kiel eblos sekvi la evoluon de la aferoj? Ĉu estos priskribo de tiuj agadoj en REGo kaj (speciale interesas min) en "Esperanto novosti"?
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора Jabber
malenko
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 25.03.2003
Откуда: Moskva regiono

СообщениеДобавлено: Вт Сен 12, 2006 15:13 pm    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

Slavik skribis:

Estas tamen interese, ke la kunvenintoj konsideris sin kvorumo. улыбочка Eble ankaŭ mi ŝatus voĉdoni, sed mi ne havis/as tian eblecon. Apenaŭ estas juste.
Kion mi "konkrete" proponas: oni kalkulu voĉojn en la Moskva parto de IG, sed poste ankaŭ kolektu la voĉojn almenaŭ Rete. Apenaŭ retumantaj rejmanoj draste ŝanĝos la bildon, sed almenaŭ sentos sin kunlaborantaj/kundecidantaj.


Slava, ni eĉ ne havas liston de rejmanoj. Se ni nun sendos iun proponon, poste atendos ies reagojn - tio postulos multe da tempo. Rezulte ni sidos kaj atendos?
Ni proponas jenon. Ni faros aliĝilon, dissendos ĝin vaste, ricevos respondojn. Aperos iu freŝa kaj aktuala listo de rejmanoj. Kaj tiam ni nepre voĉdonos laŭ pli kutimaj reguloj.

Slavik skribis:

Unue, laŭ la rusia leĝo pri junularaj organizoj, kiel mi memoras tiun aferon, en jun. organizo rajtas membri aliaĝaj personoj (pli aĝaj), se ilia kvanto ne superas certan elcentaĵon. Do konservi instituton de "REJM-patronoj" ja indas.


Patronoj restos. Sed ni ne malhelpu al junuloj havi propran organizon.

Slavik skribis:

Due, mi insistus pri nepra membriĝo al REU pro du memevidentaj kialoj: 1. kotizoj; 2. REGo. Se persono aliĝis al iu organizo, li devas esti konstante informita pri la agado de tiu organizo. Nun forestas aliaj seneraraj kaj ĉie atingeblaj metodoj por atingi tion krom abono de "REGo" (kaj "REJM-info" kiel ties rubriko).



Ekzistas pli aktualaj kaj pli informplenaj interretaj dissendolistoj kaj forumoj.
Mi ne vidas sencon peti nepre kotizojn ne homoj. Vidu kio okazas en REU nun. Ĉu multas membroj? Ĉu multas ili en TEJO?
La ĉefa kriterio estu ne kotizo, sed deziro de homo estis membro de REJM kaj kapablo klarigi tion en esperanto.

Slavik skribis:

Kiel eblos sekvi la evoluon de la aferoj? Ĉu estos priskribo de tiuj agadoj en REGo kaj (speciale interesas min) en "Esperanto novosti"?


ni provos. Almenaŭ ni dissendos informojn al retlistoj kaj forumo
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Отправить e-mail
Slavik
Natura Forto


Зарегистрирован: 15.03.2003
Откуда: Nord-Okcidento

СообщениеДобавлено: Вт Сен 12, 2006 15:40 pm    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

malenko skribis:
Ni proponas jenon. Ni faros aliĝilon, dissendos ĝin vaste, ricevos respondojn. Aperos iu freŝa kaj aktuala listo de rejmanoj. Kaj tiam ni nepre voĉdonos laŭ pli kutimaj reguloj.

En ordo.

Цитата:
Slavik skribis:
Due, mi insistus pri nepra membriĝo al REU pro du memevidentaj kialoj: 1. kotizoj; 2. REGo. Se persono aliĝis al iu organizo, li devas esti konstante informita pri la agado de tiu organizo. Nun forestas aliaj seneraraj kaj ĉie atingeblaj metodoj por atingi tion krom abono de "REGo" (kaj "REJM-info" kiel ties rubriko).

Ekzistas pli aktualaj kaj pli informplenaj interretaj dissendolistoj kaj forumoj.

Mi ilin ne scias. REGo donas larĝan superrigardon, kiun mi ne havas, ricevante diskutlistojn [rejm], [reu-agado], [rus-esper-informoj], legante tiun ĉi forumon kaj aliajn paĝarojn. Do REGo vere valoras. Krome REGo estas palpebla artefakto, kio ja gravas, ĉar per malnova numero de REGo, vidita ĉe amiko, iu nova povas ekintersiĝi kaj aliĝi al nia movado.

Krome, ne forgesu, ke Reton havas preskaŭ ĉiuj nur en unu parto de Rusio: Moskvo kaj Moskva regiono. En ĉiuj aliaj lokoj, eĉ en "milionaj" urboj, bona retaliro ankoraŭ estas maloftaĵo.

malenko skribis:
Mi ne vidas sencon peti nepre kotizojn ne homoj. Vidu kio okazas en REU nun. Ĉu multas membroj? Ĉu multas ili en TEJO?
La ĉefa kriterio estu ne kotizo, sed deziro de homo estis membro de REJM kaj kapablo klarigi tion en esperanto.

Ĉi tie mi hezitas. Unuflanke, mi kun vi konsentas. Aliflanke, multaj tiaj aliĝintoj perdiĝos pro foresto de bona ligo al la organizo; ili ne nur perdiĝos, sed ankaŭ kalumniados pri la organizo, kiu "nenion faras" (ĝi, povas okazi, "nenion faras", ĉar tiu persono simple ne estas informita kaj ne partoprenas agadon).

malenko skribis:
Slavik skribis:
Kiel eblos sekvi la evoluon de la aferoj? Ĉu estos priskribo de tiuj agadoj en REGo kaj (speciale interesas min) en "Esperanto novosti"?

ni provos. Almenaŭ ni dissendos informojn al retlistoj kaj forumo

Ne forgesu pri graveco de tio. Mi laŭ miaj fortoj penos helpi pri disvastigo de informoj kaj pri kunlaboro kun lernu.net (ekz., pri reklamado de SEJT kaj aliaj internaciaj eventoj).
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора Jabber
Mirina
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 07.09.2006
Откуда: Odincovo

СообщениеДобавлено: Вт Сен 12, 2006 15:59 pm    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Kara Slavik!

Vi tute pravas ĉie.
Sed bv konsideri, ke nun oni faras la unuajn paŝojn kvazaŭ en dezerto. Necesas de io komenci, kun ajnaj homoj, kiuj nur pretas almenaŭ iel moviĝi. Estas - ekde la OkSEJT - la plej kruda komenco, kaj ni ne zorgu pri idealoj kaj ligitimeco - aliel ni restos kie estas.

Kiam kaj SE (ĉar dume NENIU CERTECO pri la sukceso!) la afero moviĝos, gejunuloj ekunteresiĝos kaj engaĝiĝos, aktivtcoj okazos - tiam, certe, poiomete oni transiros al pli civilaj laborformoj, pli bela lingva disciplino, pli seriozaj projektoj ktp.

Ni estu kuraĝaj nun neglekti ĉiujn eblajn barojn!

Kaj danki la arogan kuraĝon de la lanĉintoj!

Mi ŝatus publikigi en la Forumo raporton pri la 1-a REJM-tema [kunveno? - Adm.] de EK MASI - eble, ĝi instigos ankaŭ aliajn junularajn E-kolektivojn fari ion similan.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
Slavik
Natura Forto


Зарегистрирован: 15.03.2003
Откуда: Nord-Okcidento

СообщениеДобавлено: Вт Сен 12, 2006 16:06 pm    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Mirina skribis:
Mi ŝatus publikigi en la Forumo raporton pri la 1-a REJM-tema [kunveno? - Adm.] de EK MASI - eble, ĝi instigos ankaŭ aliajn junularajn E-kolektivojn fari ion similan.

Do, butono "Nova temo" sube estas por vi.

Pri viaj komentoj mi kosentas, estis ne tiom kritiko, kiom propono pri eventuala estonta procedo.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора Jabber
AG
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 26.05.2005
Откуда: Ŝumerlja, Ĉuvaŝio

СообщениеДобавлено: Ср Сен 13, 2006 9:56 am    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

Mirina skribis:

1/ Membreco en REJM
Kiun konsideri REJMano? Ĉu nepras membri en REU por trafi al REJM laŭaĝe - senkonscie kaj aŭtomate? Aŭ eble REJMano estu ajna juna persono en Rusio, kiu scias Eon, aŭ lernas ĝin, aŭ eĉ nur intencas lerni, sed inklinas al aktivecoj? Aŭ eble REJMano estu tiu, kiu pasis la REJM-ekzamenon de A-grado?
Per la plejmulto da voĉoj (unuanime kun 1 aliopinio) venkis la koncepto, ke REJMano estu ajna juna homo (ĝis la aĝo 30 jaroj), kiu plenigos la Aliĝilon al REJM en Esperanto. La aliĝilon eblos plenigi ankaŭ rete.


Pri la membreco. TEJO antaŭ kelkaj jaroj provis enkonduki tian "nur-aliĝilan" membrecon, sed post unu jaro la iniciato senbrue mortis.
Montriĝis (milan fojon en E-historio), ke absoluta plejmulto de tiuj "nur-aliĝintoj" ne sentas sin parto de la organizo, ne trovas forton streĉi sin por partopreni kunvenojn, eĉ respondi al retaj enketoj.

Pri "ĉu nepras membri en REU" - ne nepras. La Ĝenerala Regularo de REU agnoskas por la sekcioj (kaj des pli por REJM, kiu laŭ aparta interkonsento rajtas preskaŭ ion ajn) la rajton membrigi ne nur REU-membrojn. La sola postulo, preskribita de la Ĝenerala Regularo, estas, ke la estro(j) de sekcio devas esti efektiva(j) membro(j).

Do, sed pli konstruktive: kial ne estu plurŝtupa sistemo de membreco? Ekz. 1) Kotizpagintaj membroj, trapasintaj REJM-ekzamenon 2) Kotizpagintaj membroj, ne trapasintaj ekzamenon ("senkonsciaj membroj") 3) Ajna aliĝinto, nekotizpaginta al REU/REJM.

Mirina skribis:
2/ REJM-strukturo
Ĉu vastigi la Iniciatan Grupon? Ĉu urboj estu reprezentitaj en la Estraro?


Ĉu mi erare antaŭe kredis, ke IG estas prepara strukturo por restarigi funkciadon de REJM? Ĉiukaze, antaŭ ol mi aŭdos klarigojn pri tio, mi persone ne egaligas "IG REJM" kaj REJM. Ankaŭ tre dezirindus vidi iun demokratian elektadon aŭ aprob-referendumon. Se tio ne eblas, la solvo povus esti, ke la konsiston aprobu kaj tiel legitimigu la estraro de REU, kiel demokratie elektita de la membroj gvidorgano.

Amike,
Andrej
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение
NiHao
Plenrajta Forumano


Зарегистрирован: 10.12.2003
Откуда: Moskvo

СообщениеДобавлено: Ср Сен 13, 2006 19:58 pm    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

AG skribis:

Mirina skribis:
2/ REJM-strukturo
Ĉu vastigi la Iniciatan Grupon? Ĉu urboj estu reprezentitaj en la Estraro?


Ĉu mi erare antaŭe kredis, ke IG estas prepara strukturo por restarigi funkciadon de REJM? Ĉiukaze, antaŭ ol mi aŭdos klarigojn pri tio, mi persone ne egaligas "IG REJM" kaj REJM. Ankaŭ tre dezirindus vidi iun demokratian elektadon aŭ aprob-referendumon. Se tio ne eblas, la solvo povus esti, ke la konsiston aprobu kaj tiel legitimigu la estraro de REU, kiel demokratie elektita de la membroj gvidorgano.

Amike,
Andrej


Ekz. mi estas membro de REJM (Ĉu mi pravas?). Oni nek informis min pri la kunveno, nek invitis al ĝi. Demando pri urboj en la Estraro laŭ mi estas ofenda.
Estas domaĝe, ke situacio ĉirkaŭ IG kaj REJM ne ŝanĝiĝas, ne estas farataj iuj paŝoj por plibonigi la agadon de IG. Do, ĝis nun, mi vidas, ke organizo, kiun kreas IG ne estos aprobita kiel REJM.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
Slavik
Natura Forto


Зарегистрирован: 15.03.2003
Откуда: Nord-Okcidento

СообщениеДобавлено: Ср Сен 13, 2006 23:18 pm    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

NiHao skribis:
Ekz. mi estas membro de REJM (Ĉu mi pravas?). Oni nek informis min pri la kunveno, nek invitis al ĝi.

Mi imagas, ke oni ne invitis vin, ĉar vi ne montris antaŭe vian interesiĝon pri la moskvaj kunvenoj de IG. Ĉu mi eraras? Ankaŭ min oni ne vokis, mi ne faras el tio tragedion.

En miaj okuloj IG estas kvazaŭ kriztempa estraro de REJM, ne indas ĉe la unuaj paŝoj de tiu grupo tro alkroĉiĝi al ili pri ilia labormaniero (fakte ankoraŭ ne ellaborita). Iam post la Nova Jaro en renovigita REJM aperos klara imago pri tio, kiel aliĝi al REJM (ĉu aŭtomate, ĉu per speciala sinanonco), kion fari en REJM, kiel esti elektata al la estraro ktp. Nun ni lasu homojn labori k eventuale helpu, sed ne male. Ĉu vi ne kunsentas?
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора Jabber
NiHao
Plenrajta Forumano


Зарегистрирован: 10.12.2003
Откуда: Moskvo

СообщениеДобавлено: Чт Сен 14, 2006 0:52 am    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

Slavik skribis:

Mi imagas, ke oni ne invitis vin, ĉar vi ne montris antaŭe vian interesiĝon pri la moskvaj kunvenoj de IG. Ĉu mi eraras? Ankaŭ min oni ne vokis, mi ne faras el tio tragedion.

En miaj okuloj IG estas kvazaŭ kriztempa estraro de REJM, ne indas ĉe la unuaj paŝoj de tiu grupo tro alkroĉiĝi al ili pri ilia labormaniero (fakte ankoraŭ ne ellaborita). Iam post la Nova Jaro en renovigita REJM aperos klara imago pri tio, kiel aliĝi al REJM (ĉu aŭtomate, ĉu per speciala sinanonco), kion fari en REJM, kiel esti elektata al la estraro ktp. Nun ni lasu homojn labori k eventuale helpu, sed ne male. Ĉu vi ne kunsentas?


Al mi estas tutegale, ĉu invitis oni iun aŭ ne. Problemo estas ne en detaloj, sed en la principo. Neinvito de mi kaj sampensanoj al kunveno montras nur "malpretecon" de IG aŭskulti kaj, eble, poste akcepti aliajn proponojn. Tiu grupo estas unupolusa kaj ne reprezentas (kaj ne strebas) opiniojn de tuta esperanta junularo. Ili provas montri, ke tio malpravas per listoj, kie IG-membroj estas ankaŭ ne en moskva regiono (interalie, tie ankaŭ estas t.n. "mortaj animoj").
Mi ne kontraŭas, ke ili laboru kaj lasas ilin labori, sed plene aliĝas al Andreo:

AG skribis:
Ĉu mi erare antaŭe kredis, ke IG estas prepara strukturo por restarigi funkciadon de REJM? Ĉiukaze, antaŭ ol mi aŭdos klarigojn pri tio, mi persone ne egaligas "IG REJM" kaj REJM. Ankaŭ tre dezirindus vidi iun demokratian elektadon aŭ aprob-referendumon. Se tio ne eblas, la solvo povus esti, ke la konsiston aprobu kaj tiel legitimigu la estraro de REU, kiel demokratie elektita de la membroj gvidorgano.


Mi ne staras flanke de rusia esperanto-movado kaj eĉ ne rajtas stari flanke nun. Mi volas, ke junularo, kiu interesiĝas pri Esperanto havu elekton. Iam, kelkaj miaj amikoj lasis Esperanton, ĉar ilin ne interesis senfinaj psikologiaj trejnadoj, liberaj kaj malliberaj spiradoj, magioj ks., kiuj estis ruslingvaj kaj tiam preskaŭ anstataŭis la programojn de pli-malpli junularaj Esperanto-aranĝoj. Nun tiuj, kiuj komprenas negativecon de tio, faras ĉion por eviti la samon nuntempe kaj mi estas inter ili kaj ni multas.

Kun bondeziroj,
Dima Ŝevĉenko
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
malenko
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 25.03.2003
Откуда: Moskva regiono

СообщениеДобавлено: Чт Сен 14, 2006 9:08 am    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

NiHao skribis:

Al mi estas tutegale, ĉu invitis oni iun aŭ ne. Problemo estas ne en detaloj, sed en la principo.

Dima, pri ĉi kunveno estis skribite en dissendolisto Ek-MASI. Ve, en aliaj lokoj oni ĝinne reklamis. Estas eraro nia. Sed dume okzas tiel, ke nia respondeculo pri informado 1) loĝas en Ivanovo 2) ne regule uzas interreton 3) ne ĉiam bone komprenas esperanton улыбочка


NiHao skribis:

Neinvito de mi kaj sampensanoj al kunveno montras nur "malpretecon" de IG aŭskulti kaj, eble, poste akcepti aliajn proponojn. Tiu grupo estas unupolusa kaj ne reprezentas (kaj ne strebas) opiniojn de tuta esperanta junularo.


Dima, vi eraras ĉi tie. Neinvito de vi kaj de sampensanoj (fakte pri kiu ĝuste temos?) estis teknika eraro! Sekvontfoje ni renkontiĝos merkrede je la 19.30 ĉe hejmo de Reganta (2я Владимирская д.22 кв. 17) Bonvolu veni!
La grupo jam ne estas unupolusa. Ekzemple mi neniam finis FaRon, ni estis membro de MASI dum lastaj 6 jaroj. Kial vi pensas, ke mi havas la saman opinion?

AG skribis:
Ĉu mi erare antaŭe kredis, ke IG estas prepara strukturo por restarigi funkciadon de REJM? Ĉiukaze, antaŭ ol mi aŭdos klarigojn pri tio, mi persone ne egaligas "IG REJM" kaj REJM. Ankaŭ tre dezirindus vidi iun demokratian elektadon aŭ aprob-referendumon. Se tio ne eblas, la solvo povus esti, ke la konsiston aprobu kaj tiel legitimigu la estraro de REU, kiel demokratie elektita de la membroj gvidorgano.


homoj. Alia REJM simple ne ekzistas. Estas kelkaj alkroĉitaj al REU junuloj, sed tiuj junuloj ja dum lasta jaro neniel identigis sin al REJM.
Laboru ni kune! mi proponas tion jam kelkfoje en ĉi forumo улыбочка

amike
vitalik
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Отправить e-mail
AG
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 26.05.2005
Откуда: Ŝumerlja, Ĉuvaŝio

СообщениеДобавлено: Чт Сен 14, 2006 22:21 pm    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

malenko skribis:

Alia REJM simple ne ekzistas.


Ne alia REJM ne ekzistas. Ne ekzistas alia prepara strukturo por refunkcigi REJMon. Sed i.a. ĝi ne ekzistas, ĉar aperis IG kaj Irina Gonĉarova petis dume ne entrepreni aliajn refunkciigajn provojn -doni al IG ŝancon.

malenko skribis:

Estas kelkaj alkroĉitaj al REU junuloj, sed tiuj junuloj ja dum lasta jaro neniel identigis sin al REJM.


Pasintjare estis dudeko da personoj, kiuj pagis la REJM-kotizojn. En 2006 multaj el ili pagis la kotizojn al REU. Oni atendis OkSEJTon por okazu ia pli-malpli amasa junulara kunveno.

malenko skribis:
Laboru ni kune! mi proponas tion jam kelkfoje en ĉi forumo улыбочка

Se temas pri komuna forumado, ni ja tion faras.

Amike,
Andrej
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение
NiHao
Plenrajta Forumano


Зарегистрирован: 10.12.2003
Откуда: Moskvo

СообщениеДобавлено: Чт Сен 14, 2006 23:28 pm    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

AG skribis:

Ne alia REJM ne ekzistas. Ne ekzistas alia prepara strukturo por refunkcigi REJMon. Sed i.a. ĝi ne ekzistas, ĉar aperis IG kaj Irina Gonĉarova petis dume ne entrepreni aliajn refunkciigajn provojn -doni al IG ŝancon.


Mi eĉ ne pensis, ke situacio povas turniĝi tiamaniere. Se tio estas vero, estas la lasta ŝtupo... Al pluraj personoj malplaĉas agado de IG, kaj oni eĉ petis ne krei aliajn grupojn por refondi REJM? Pri kiu ŝanco temas? Nu, homoj... Kun tiaj metodoj ni nenion atingos. Estas videble, ke tiu ĉi agado baziĝas sur pure NEdemokratiaj principoj. Ŝajnas, ke venis escepta momento, kiam REU povas enmiksiĝi en la aferojn de REJM ks.
Do, kritiko poiomete venas al la fino... Komenciĝas laboro...
Mi pretas kunlabori kun homoj, al kiuj ne estas tutegale, por ellabori demokratian politikon de agado de REJM kaj ĝenerale de Esperanto-movado en Rusio. Estus bone, se estraro de REU subtenos tion.
Mi alvokas: homoj, ne silentu! Eldiru viajn opiniojn, sorto de Movado estas en viaj manoj.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
Slavik
Natura Forto


Зарегистрирован: 15.03.2003
Откуда: Nord-Okcidento

СообщениеДобавлено: Пт Сен 15, 2006 2:22 am    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

NiHao skribis:
Kun tiaj metodoj ni nenion atingos. Estas videble, ke tiu ĉi agado baziĝas sur pure NEdemokratiaj principoj.
...
Mi alvokas: homoj, ne silentu! Eldiru viajn opiniojn, sorto de Movado estas en viaj manoj.

Uzu demokratiajn principojn: proponu ion vian! Dum mi ne vidas aliajn perspektivajn provojn restarigi REJMon, mi plene subtenas agadon de In. Gr. kaj ja kredas, ke ajna kritiko de ilia nekomenciĝinta agado estas neĝustatempa.

Rilate vian sloganon pri la Movado, kiu estas en niaj manoj: mi ne pensas, ke sorto de REJM estas sorto de la Movado ĝenerale. Eĉ se REJM mortos aŭ iĝos alia nomo de MASI, eĉ tiam restos plena libero por interregiona, interkluba, interhoma kunlaboro pri certaj E-projektoj. Do, mi ne tragediigus okazantaĵojn.
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора Jabber
malenko
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 25.03.2003
Откуда: Moskva regiono

СообщениеДобавлено: Пт Сен 15, 2006 8:50 am    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

AG skribis:


Ne alia REJM ne ekzistas. Ne ekzistas alia prepara strukturo por refunkcigi REJMon. Sed i.a. ĝi ne ekzistas, ĉar aperis IG kaj Irina Gonĉarova petis dume ne entrepreni aliajn refunkciigajn provojn -doni al IG ŝancon. Pasintjare estis dudeko da personoj, kiuj pagis la REJM-kotizojn. En 2006 multaj el ili pagis la kotizojn al REU. Oni atendis OkSEJTon por okazu ia pli-malpli amasa junulara kunveno.


Andreo, de viaj vortoj eblas kompreni, ke ekzistas iu dudeko da junuloj, kiuj eble ŝatus ankaŭ iel refunkciigi REJM (almenaŭ teorie), sed Irina Gonĉarova petis vin ne malhelpi. Mi ne dubas, ke junuloj ekzistas (jen Dima ekzemple), sed dubegas, ke ili ion ŝatas fari en REJM kaj ke ili pretas organizi iun strukturon kaj preni plenan respondecon.

Sed, ja nun IG al neniu diras - ni ne bezonas vin. Male. Forgesu ni pri burokrataĵoj, a?

amike
vitalik
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Отправить e-mail
malenko
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 25.03.2003
Откуда: Moskva regiono

СообщениеДобавлено: Пт Сен 15, 2006 8:57 am    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

NiHao skribis:

Mi eĉ ne pensis, ke situacio povas turniĝi tiamaniere. Se tio estas vero, estas la lasta ŝtupo... Al pluraj personoj malplaĉas agado de IG, kaj oni eĉ petis ne krei aliajn grupojn por refondi REJM?


Dima, nu pri kiuj pluraj vi parolas?

NiHao skribis:
Kun tiaj metodoj ni nenion atingos. Estas videble, ke tiu ĉi agado baziĝas sur pure NEdemokratiaj principoj. Ŝajnas, ke venis escepta momento, kiam REU povas enmiksiĝi en la aferojn de REJM ks.


Dima, pri kiuj principoj vi parolas? Kiel vi imagas devas REU enmiksiĝi? Iel malhelpi al ni? Malpermesi IG?! Ĉu REU preferus, ke ĉio restus en sama nuna stato de fakta neekzisto de REJM?!

Dima, ne paniku! Foje indas agi nedemokratie. Ĉio estos bone. Sed iompli poste улыбочка

amike
vitalik
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Отправить e-mail
NiHao
Plenrajta Forumano


Зарегистрирован: 10.12.2003
Откуда: Moskvo

СообщениеДобавлено: Пт Сен 15, 2006 13:55 pm    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

malenko skribis:

Andreo, de viaj vortoj eblas kompreni, ke ekzistas iu dudeko da junuloj, kiuj eble ŝatus ankaŭ iel refunkciigi REJM (almenaŭ teorie), sed Irina Gonĉarova petis vin ne malhelpi. Mi ne dubas, ke junuloj ekzistas (jen Dima ekzemple), sed dubegas, ke ili ion ŝatas fari en REJM kaj ke ili pretas organizi iun strukturon kaj preni plenan respondecon.

Sed, ja nun IG al neniu diras - ni ne bezonas vin. Male. Forgesu ni pri burokrataĵoj, a?

amike
vitalik


Jes, ekzistas tiaj junuloj, krom mi kaj sufiĉaj. Mi ne nomos ilin, ĉar ili mem povos tion fari. Kaj ili pretas kaj faras. Kaj ĝenerale estis starigita demando: "Kial Irina Gonĉarova petis ne formi aliajn IG-tipajn grupoj?"

malenko skribis:
Dima, pri kiuj principoj vi parolas? Kiel vi imagas devas REU enmiksiĝi? Iel malhelpi al ni? Malpermesi IG?! Ĉu REU preferus, ke ĉio restus en sama nuna stato de fakta neekzisto de REJM?!


REU povas en nuna situacio proponi/helpi formi alian grupon por REJM.

malenko skribis:

Dima, ne paniku! Foje indas agi nedemokratie. Ĉio estos bone. Sed iompli poste улыбочка

Jes, foje necesas. Do, tio signifas, ke por la ceteraj vi ankaŭ donas tian rajton?
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Посетить сайт автора
malenko
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 25.03.2003
Откуда: Moskva regiono

СообщениеДобавлено: Пт Сен 15, 2006 14:27 pm    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

NiHao skribis:

Jes, ekzistas tiaj junuloj, krom mi kaj sufiĉaj. Mi ne nomos ilin, ĉar ili mem povos tion fari. Kaj ili pretas kaj faras. Kaj ĝenerale estis starigita demando: "Kial Irina Gonĉarova petis ne formi aliajn IG-tipajn grupoj?"


mi ne scias kial. Ekzemple mi ĝojegos, se estos formita almenaŭ unu IG-tipa grupo. Se kelkoj - ni estos plej aktiva E-junularo movado en la mondo улыбочка

NiHao skribis:

Jes, foje necesas. Do, tio signifas, ke por la ceteraj vi ankaŭ donas tian rajton?


nu, mi ne estas persono kiu donas aŭ ne donas rajton, ĉu? Se vi volas - prenu. Ni ja vivas en demokratia-anarkia E-movado...

Tamen mi ne komprenas - se jam estas tiuj junuloj, kiuj "pretas kaj faras" kial ili ne faris REJM-info parto en REGO? Kial ne helpis en organizado de OkSEJT kaj EoLA? Kial ne elektis sian reprezentanton en TEJO? Kial neniu el ili vizitis TEJO aktivul-trejnadon dum IJK?

...

vitalik
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Отправить e-mail
AG
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 26.05.2005
Откуда: Ŝumerlja, Ĉuvaŝio

СообщениеДобавлено: Пт Сен 15, 2006 23:01 pm    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

malenko skribis:

Andreo, de viaj vortoj eblas kompreni, ke ekzistas iu dudeko da junuloj, kiuj eble ŝatus ankaŭ iel refunkciigi REJM (almenaŭ teorie), sed Irina Gonĉarova petis vin ne malhelpi. Mi ne dubas, ke junuloj ekzistas (jen Dima ekzemple), sed dubegas, ke ili ion ŝatas fari en REJM kaj ke ili pretas organizi iun strukturon kaj preni plenan respondecon.


Vitalik, bonvolu ne miskompreni min. Mi ne enmiksiĝas en la aferojn de la junulara movado kaj ne kritikas. Mi havas iom aliajn interesojn.

Unu el tiuj interesoj estas, ke REJM ekzistu kaj funkciu. Mi eĉ havis ekstremokazan planon, kion fari, se dum OkSEJT REJM ne reorganiziĝus. Por ne sekretumi: REU-estraro mem okazigus reelektojn inter REJM-aĝaj membroj - laŭ la lasta elekta sistemo de REJM - laŭurbe. Mi TUTE ne certis, ke el tio rezultiĝus ia laborkapabla teamo. Sed, konsentu, ĝi kreiĝus kaj estus plene legitima. Kaj reprezenta.

Ĉar formiĝis IG, tiu plano ne estis uzita. Espereble, io rezultiĝos, potencialo ekzistas.

Tamen, samtempe, mi volus ripeti, ke antaŭ legitimiĝo de tiu ĉi iniciata grupo - ĉu per referendumo, ĉu per elektoj, ĉu aprobo en REU-estraro, mi ne emus trakti ĝin kiel REJM.

Amike,
Andrej
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение
Alaŭdo
Natura Forto


Зарегистрирован: 18.03.2003
Откуда: Hamburg (nun)

СообщениеДобавлено: Пт Сен 15, 2006 23:18 pm    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Mi loĝas sufiĉe for de ĉiuj viaj eventoj kaj ne vere komprenas viajn problemojn, eble mia opinio estas tute naiva kaj profana, sed tamen.
Mi pensas, ke ajna organizita grupo, ĉu IG, ĉu iu alia, se ĝi faras ion, estas bono por movado. Bonus, se okazus OkSEJT, bonus, se okazus EoLA. Por mi, finfine, ne gravas, kiu okazigos tiujn aranĝojn, kaj ĉu la respektiva grupo estos legitima aŭ ne. Gravas la rezulto, ne organizo.

Kaj mi pensas, ke en E-io neniu havas iujn "devojn". Neniu organizo, ĉu REJM aŭ REU devas helpi al iu. Ĝi ja povas helpi, ĉu mone, ĉu metodike -- mi ne scias, sed ne devas.

Pro tio mi ne komprenas emon troe burokratii ĉi tie. Pridiskutu viajn planojn, faru ion, efektivigu. Eble io bona rezultos...
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение Отправить e-mail Посетить сайт автора
AG
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 26.05.2005
Откуда: Ŝumerlja, Ĉuvaŝio

СообщениеДобавлено: Сб Сен 16, 2006 8:33 am    Заголовок сообщения: Ответить с цитатой

Alaŭdo skribis:
Mi loĝas sufiĉe for de ĉiuj viaj eventoj kaj ne vere komprenas viajn problemojn, eble mia opinio estas tute naiva kaj profana, sed tamen.
...
Pro tio mi ne komprenas emon troe burokratii ĉi tie. Pridiskutu viajn planojn, faru ion, efektivigu. Eble io bona rezultos...


Senprobleme, pri faroj, agoj, ege bonvenas ankaŭ rezultoj.

Kio koncernas "burokratiadon", temas pri tio, ke REJM kiel organizo havis diversajn rilatojn (i.a. kun REU) kaj havaĵojn - materiajn (ioma monsumo) kaj nemateriajn (ekz. la prioritatan rajton uzi la siglon OkSEJT).

Organizo ja estas nenio alia ol la sistemo de rilatoj. Sen legitimiĝo (=plena rekono flanke de la partneroj) tiu sistemo ne funkcios aŭ konstante misfunkcios.

Kiel unu (tute eta) ekzemplo de tio, kio okazos, se ne aperos normala REJM-komitato - REU daŭre kolektos la kotizojn i.a. por la membreco en REJM. Ĉar la interkonsento pri aliĝo de REJM al REU daŭre validas kaj la nelegitimigita kiel gvidorgano de REJM grupo ne rajtas ĝin nuligi.

Mi NE volas tiajn problemojn - ni vere prefere okupiĝu pri E-agado. Sed se decid-rajta REJM-komitato ne aperos kaj ĝianome agos iu alia (sen la formala rajto tion fari), ni riskas trafi en tiun situacion tre baldaŭ. Tial mi demandas kaj redemandas pri tiu "burokrata" afero.

Amike,
Andrej
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение
AG
Spertega Movadano


Зарегистрирован: 26.05.2005
Откуда: Ŝumerlja, Ĉuvaŝio

СообщениеДобавлено: Сб Сен 16, 2006 8:41 am    Заголовок сообщения: Re: Kunveno de moskvaj REJM-aktivuloj 11.09.2006 Ответить с цитатой

malenko skribis:

Tamen mi ne komprenas - se jam estas tiuj junuloj, kiuj "pretas kaj faras" kial ili ne faris REJM-info parto en REGO? Kial ne helpis en organizado de OkSEJT kaj EoLA? Kial ne elektis sian reprezentanton en TEJO? Kial neniu el ili vizitis TEJO aktivul-trejnadon dum IJK?

OkSEJT ja okazis, ĉu ne. Kaj organizis ĝin volgogradaj junaj esperantistoj, i.a. Tolik Krasnokutskij, kiu membris en la antaŭa komitato de REJM. Li ankaŭ partoprenis en IJK, ĉeestis en la komitatkunsidoj.
Neniu povis lin elekti komitatano de TEJO, ĉar REJM-komitato ne ekzistis kaj oni volis, ke la restartigo de REJM okazu iom kvorume dum OkSEJT.

Amike,
Andrej
Вернуться к началу
Посмотреть профиль Отправить личное сообщение
Показать сообщения:   
Начать новую тему   Ответить на тему    Список форумов Esperanto новости -> REJM Часовой пояс: GMT + 3
На страницу 1, 2, 3  След.
Страница 1 из 3

 


Фестиваль языков в Петербурге | Осетинско-русский и русско-осетинский словари, уроки осетинского языка | Зоопсихология | Родопы



Funkcias per la skripto PoHoPoBoBo © 2001–2010 phpBB Group